====== Botel' da Vin' ====== ^Muziko|[[Tom PAXTON]]| ^Esperanta teksto|[[Georges LAGRANGE]]| ### Versxajne. Estas skribite sur la Vikipedia pagxo pri sinjoro LEPŬIL ke tradukis Georges LAGRANGE la pleja parto de la kantoj kiuj trovigxas je cxi tiu kasedo ^Esperanta plenumo|[[Ĵak LEPŬIL]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Bottle of Wine | ^Originala plenumo|[[Tom PAXTON]]| ^Originala teksto|[[Tom PAXTON]]| Tiu cxi kanto aperis je la kasedo "Dangxera Ul'". ===== Teksto ===== //Refreno:// >Botel' da vin' mi ŝatas vin >Sed ĉesu nun la turmento >Klopodu por min lasi for >Obeu mi al prudento Almozklopod' en urba kot' Trakantis mi ja kun obstin' Sed ĉu mi per nura moner' Pagos botelon da vin'? >//Refreno// Kaj sub la pluv' mi staras plu Venas tedaĵoj nun sen fin' Sed por mi nur estas plezur' Havi botelon da vin >//Refreno// Mi kuris tra la urba strat' Soifas mi ĝis la kulmin' Kaj sen skrupul' petas de ul' Pagi botelon da vin' >//Refreno// Vigla predik', tikla pedik' Instruas nin pri la abstin' Sed tamen mi preĝas al Di' Doni botelon da vin' >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.cinquantini.it/esperant/kantoj/francaj.html - retpagxo havanta la tekstojn de multajn kantojn kiuj estis tradukitaj el la franca, inkluzive cxi tiun ([[https://web.archive.org/web/20211026124836/http://www.cinquantini.it/esperant/kantoj/francaj.html|Arkivita versio]]) * https://www.youtube.com/watch?v=yMyfqyomF40 - Auxskultebla versio cxe YouTube {{tag>kanto litero_b}}