====== Brilanta maro ====== ^Muziko/Teksto|Inger Lauritzen| ^E-teksto|[[wpeo>Poul Thorsen]] kaj Kai Rossum| ^Origina titolo|Glitrende hav| ===== Teksto ===== Logas nenio kiel la maro. El maltrankvilo kreskas sopir'. Tamen maristo devas dividi sin inter maro kaj hejmo-dezir'. Rava la mar', bril' sen kompar', tagojn sen vento vi donas en ar'. Hel-variant', ondas la kant' ree por auxskultant'. Tra navigado sennombrajn horojn maro instruas pri sia grand'. Rulon de ondoj pens-akompanas sur la posteno soleca gardant'. Venta la mar', bril' sen kompar', noktojn sendormajn vi donas en ar'. Bas-variant' ondas la kant' ree por auxskultant'. Suna apero, nuba subiro flaman koloron donas al mar'. Velas maristo al horizonto, sentas liberon samkiel ondar'. Brilo de l 'mar', bril' sen kompar', tagojn sen vento vi donas en ar'. Bel-variant', ondas la kant' ree por auxskultant'. {{tag>kanto litero_b dana}}