====== Brilas oro en aĆ­ror' ====== ^Muziko|C.E.F.Weyse| ^Teksto|Bernhard Severin Ingemann| ^E-teksto|[[wpeo>]]H. E. Jensen| ^Origina titolo|Morgenstund har guld i Mund| ^MIDI|{{:muziko:Brilas_oro_en_auxror.mid}}| El: //Esperanto Kantu!//, n-ro 15. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Brilas_oro_en_auxror.png}} Brilas oro en auxror' el la Dia de l' trezoroj maro; plej malricxa bird' kun gaja kor' banas sin en brila radiaro. Ardas vangoj en kolor'; de l' saniga puto Dia ventas; jen la viva fluo en auror' el la kluzoj de l'cxiel' torentas. Gxoju en matena hor' kiel bird', ho, cxiu hom' de l' tero! Ricxa estas plej humila kor' en la Dia ricxo kaj espero! {{tag>kanto litero_B dana notoj midi}}