====== Mallibereja kanto ====== ^Esperanta teksto|[[Aug. SCHWENK]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Anf und nieder geht die Sonne| ===== Teksto ===== Brilas suno, tamen tenas En karcero sin malhel'. Dejxoristoj garde penas Tage, nokte antaux cxel'. Mi ne restos, spite kradoj! Timas ne, gardistoj, vin. Finvenkantaj kamaradoj Rekondukos lumen min. {{tag>kanto litero_m kanto germana}}