====== Brilu Brilu Eta Stelo ====== //Muziko de Mozart kiam li estis infano, tradukis [[Louise BRIGGS]]// //Alilingvaj versioj: angle "Twinkle twinkle little star", hispane "Brilla brilla estrellita".// ===== Teksto ===== Brilu, brilu, eta stel', Diamanto en cxiel'! Diru, kio estas vi, Tiel alta super ni? Brilu, brilu, eta stel', Diamanto en cxiel'! Kiam suno estas for, Antaux brilo de Auxror', Venas via lumigil', Kara eta nokta bril'. Brilu, brilu, eta stel', Diamanto en cxiel'. Vojagxanto dankas vin, Cxar vi nokte gvidas lin. Cxu la vojon vidus li, Se ne brilus tiel vi? Brilu, brilu, eta stel', Diamanto en cxiel'. {{tag>litero_b kanto}}