====== Brilas alte de abi’ ====== ^Muziko|Melodio de: Høit fra Træets grønne Top| ^Teksto|P. Faber| ===== Teksto ===== Brilas alte de' abi' la kristnaska gloro. Nun ekdanci volas ni, kantu ni en hxoro! Man' en mano dancu ni, ne frandajxojn tusxu vi. Ni unue dancu, poste ni ekmangxu! Jen infanoj bone vi cxirkaux l’ arbo iras, nun donacon tie cxi Sinjo jam akiras. Vi nur mem elpaku gxin! Ne tro strecxu, gardu vin! ke en via mano mortas ne l’ infano. Tiun brancxon kun tambur' Petro sxatas tiom, se li preterpasas nur, tuj li haltas iom. Laux dezir' ekhavos vi, se nur povas fidi mi, ke tamburas vi ne, gxis ni kantos fine. Nun la danc' lacigis min vi ne pli ricevas. Jam kuiras la patrin', sxi regali devas. Tiun cxi monujon mi tial donas nun al sxi. Dauxras la kristnasko tute gxis la pasko. {{tag>kanto litero_b dana}}