====== Buĥenvalda sonoro ====== ^Teksto|A. SOBOLEV| ^Muziko|Vano Iliĉ MURADELI| ^E-teksto|[[K. GUSAV]]| ===== Teksto ===== Homoj por minutoj ekstarante auxdu nun, auxdu nun la vokon de angor': Jen en Buhxenvaldo sonas lante sonoril-sonor', sonoril-sonor'. Kvazaux revivigxas la pasinto, sango bolas en la kupra sin' kaj viktimoj cxiuj el la cindro relevas sin, relevas sin, relevas sin, relevas sin, relevas sin! Levas sin centmiloj el forbrulo, marsxas jen, marsxas jen en trista simfoni' la kolonoj de multnaciuloj turnas sin al ni, turnas sin al ni. Cxu vi auxdis tondron cxionrompan? Gxi ne estas sxtorm' nek uragan'. Trans la nigran blovon atombomban krias ocean', gxemas ocean' Pacifika, Pacifika gxemas ocean'... Homoj por minuto ekstarante, auxdu nun, auxdu nun la vokon de angor' Jen el Buhxenvaldo sonas lante sonoril-sonor', sonoril-sonor'. Sxvebas gxi tra l' mond' cxagrensonore kaj resonas vasto de l' eter': homoj, gardu firme kaj fervore pacon de la ter', pacon de la ter'! Gardu pacon, gardu pacon, pacon de la ter'! {{tag>kanto litero_b bulgara}}