====== Buĥenvalda sonoro ====== ^Muziko|V. Muradeli| ^Teksto|A. Sobolev| ^E-teksto|[[wpeo>K. Gusev]]| ^MIDI|{{:muziko:Buhxenvalda_sonoro.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Buhxenvalda_sonoro.png}} Homoj, por minuto ekstarante, Auxdu nun, auxdu nun la vokon de angor': Jen el Buhxenvaldo sonas lante Sonorilsonor', sonorilsonor'. Kvazaux revivigxis la pasinto, Sango bolas en la kupra sin', Kaj viktimoj cxiuj el la cindro Ree levas sin, ree levas sin! Ree levas, Ree levas, Ree levas sin! Levas sin centmiloj el forbrulo, Marsxas jen, marsxas jen en trista simfoni', La kolonoj de multnaciuloj Turnas sin al ni, turnas sin al ni. Cxu vi auxdas tondron cxionrompan? Gxi ne estas sxtorm', nek uragan'. Trans la nigran blovon atombomban Krias ocean', gxemas ocean'. Pacifika, Pacifika Gxemas ocean'... Homoj, por minuto ekstarante, Auxdu nun, auxdu nun la vokon de angor': Jen el Buhxenvaldo sonas lante Sonorilsonor', sonorilsonor'. Sxvebas gxi tra l'mond' cxagrensonore, Kaj resonas vasto de l'eter': Homoj, gardu firme kaj fervore Pacon de la ter', pacon de la ter'! Gardu pacon, Gardu pacon, Pacon de la ter'! {{tag>kanto litero_b rusa notoj midi}}