====== Bum bum kanabis ====== ^Kantas|[[La Pafklik]]| ===== Teksto ===== (Hej, ĉu vi auxdas tiun merdan sonon? Bum bum en via kap' bastardo) Sidas sur divan' Kanabaĵon en la man' Ridas kiel infan' Pensante kiel ŝaman' Tro da homoj drogas sin per ekran' Tio certe ne bonas pli por la san' Pacumas mi kiel indian' Nu, ŝajnas ke malfruas Platan' Ne fuŝiĝas mia plan' Denove iom da mariĥuan' el Amsterdam' //Wódka// mi-kaze ĉi drinku, fumo vokas soifon Vivo sen signifo Feka bruo en la fon' Sonas la telefon' Kiu aŭdacas voki Mi estas sen energi' Jen afero tedega Maŝinvivo streĉega Mi petas rajton esti pigra Kaj momenton malviglan //Refreno:// >Bum bum kanabis, bum bum kanabas Jes, PK ne valoras pli ol hieraŭ Nia nura kondiĉo: senpaga biero Do, ni drinku, diboĉu ĝis la vomad' Kaj ĝin pli for puŝu ĝis la komat' Sufiĉas ne, ni bezonas pli da narko Feliĉe drogo vojaĝas, same kiel Polo Marko Fuŝas ĉiam la kontrolo: simpla rimarko Ni prifumas tion, ĝi plibonigas nian rim-arton Ni konsumas kaj tiel vizitas alian mondan parton Fek, litron post litro mi malvole ekas dancpaŝon Okulvitroj ne funkcias plu kaj do falas sur tapiŝon... Vekiĝas mi nuda. Eble mi ne devis tro Kie nun staras mia Levi Straŭs'? Ĉu da bierglasoj mi levis tro? //Refreno// >Bum bum kanabis, bum bum kanabas Tekila Pafklik kun siropo fraga Prenu kiom vi volas, kun mi estas senpaga Kaj prefere ne pensu pri la morgaŭo Anstataŭe fumu ĉi lumon antaŭ adiaŭo Haltu, ne parolu tiom rapide Ĉu vi ne aŭdas ke via voĉo sonas stride Ho, mia amiko ĉi ie ŝajnas livida Li stulte volis pruvi ĉu li estas solida Tiel estas junuloj, toksikebriemuloj Volas fumi kanabon ĝis senti klabon En la kap' kaj iĝas straba, rampas kiel krabo Por trovi herbon sur planko, kompatinda knabo Fumu tiun drogon antaŭ ol vivo fumos vin Pli bonkvalitas ol medikamentoj kontraŭ deprim' Mi nur volas super urbaj nuboj ŝvebi Ne zorgi pri tempo kaj al kvieteco strebi //Refreno// >Bum bum kanabis, bum bum kanabas {{tag>kanto litero_b}}