====== Burdo sur fenestro ====== ^Muziko kaj esperanta teksto|[[Mihxail POVORIN]]| ^Esperanta plenumo|[[Mihxail POVORIN]]| //La kreon de tiu ĉi kanto inspiris vera renkontiĝo kun burdo, pri kiu temas en ĝi. La renkontiĝo okazis la 20-an de julio 2015 en Esperanto-tendaro apud Ĉeboksaro (la ĉefurbo de Ĉuvaŝio, Rusio). La kanto estas unu el pluraj kantoj de Mikaelo Povorin, dediĉitaj al etaj estaĵoj (plejparte insektoj).// ===== Teksto ===== Suna vetero. Freŝa aero. Ĝuu la vivon, foriru ĉagren’! Gaja humoro, flora odoro Regas en loko de nia kunven’. Kaj la disiĝa tag’ ne baldaŭ dumas. Sed jen, rigardu: kio tie zumas? Grandega burdo sur fenestro umas, Liberon trovi strebas ĝi kun pen’. Verda herbaro, dolĉa nektaro Tute apudas, sed mankas raci’, Kaj la insekto sub mia spekto Ĝene baraktas en plena nesci’ Pri tiu firma baro diafana, Faranta ĝian penon tute vana. Frapadas ĝi la vitron, vigla, sana, Senhelpa, kiel fiŝo sur glaci’. Savo proksimas, tamen mi timas Tuŝi la burdon pro pika dolor’. Estas danĝere! Eble prefere Vojon memstare ĝi trovu al flor’. Se Dio al la burdo cerbon donus, Ĝi saĝe kaj sagace jam rezonus, Ke flugi tra la pordo ja pli bonus, La burdo jam delonge estus for. Samideanoj, en niaj manoj Estas ŝlosilo por estonta viv’. En nia koro multas fervoro, Bona intenco kaj pozitiv’. En rondo diskutante ni kunsidas, Sed en diskutoj ardaj ni ne vidas, Ke rekta voj’ ne ĉiam pli proksimas, Ekzistas certe ja alternativ’. ===== Muziknotoj ===== {{:burdo_sur_fenestro_korektita.png?600|}} {{tag>kanto litero_b barda Rusio}}