====== Ĉe ni estas Abasai' ====== ^Muziko|[[barok_projekto|BaRok' Projekto]]| ^Plenumo|[[barok_projekto|BaRok' Projekto]]| ===== Teksto ===== Dio de la sangaj bataloj estas Abasai´, En la fora kaj ombra arbaro loĝas li. //Antaŭrefreno:// >Feston kun la rita danco ni nun ofertas al vi, >Por pli fortigi la animojn kontraŭ nia malamik´. Li venas kaj posedas la indiĝenon. Ravite restas ni. Tio fortigas niajn mensojn, al batalo preparas nin. >//Antaŭrefreno// //Refreno:// >Dion de la milito ni alvokas. >Inspiri kuraĝon vi venu al ni. >Finvenkistoj ni estos, ja ni kredas. >Ĉe ni estas Abasai´. Kuraĝo kreskas en la vilaĝo. Estas pro Abasai´. Lia ĉeesto al venko instigas. Ni batalos ĝis la fin´. >//Refreno// >//Antaŭrefreno// {{tag>kanto litero_ĉ filmo}}