====== Ĉe Pumo-roko (krom-trako) ====== ==== Teksto ===== {{youtube>joFAUT-aIBE}} Mirteloj certe duonmetre altis en la verda densarbaro ĉe sekvoj' Ni laŭvice marŝis, grimpis, saltis, manĝis berojn nur por ĝoj' Subite ni renkontis la riveron, ŝaŭman fluon de l' majesta blanka mont' ĉu la suna tajdo, ĉu la beroj estis la ebriofont'? Ho, ni ektrovis nin en akvo malvestitaj for de l' reta, argilĵeta liberec' Ho, estas ĉi tie eĉ laŭ leĝ' malpermesitaj tiaj agoj de maldec' Ni pentris per argilo sur la dorsoj niajn revojn pri saniĝ' de aliul' Malgraŭ eta malsameco de la torsoj samas ni al Eternul' Ho, ni ektrovis nin en akvo malvestitaj for de l' reta, argilĵeta liberec' Ho, estas ĉi tie eĉ laŭ leĝ' malpermesitaj tiaj agoj de maldec' Akvo frosta Koro varma Monto moŝta Grego ĉarma Ĉie ni troviĝas malgraŭ ajna registar' Akvo frosta Koro varma Arbo moŝta Cindro svarma Sentu vin bonvena, akceptata malgraŭ via historio, inter nia kunular' Ho, kaj ni ritmumis per salujo ĝis ekneĝis for de l' reta, ridopreta liberec' Ho, ĉu ni meritas nun publikan kondamniĝon pro mispreĝo kaj maldec' Ho, ni adiaŭis per okuloj larmoplenaj Aĥ, prirevita, korĉizita liberej' Ho, pentraĵoj disas sed tatuoj restos enaj pro tiuj tagoj ĉe Pumo-Roko en stelarej' {{tag>kanto litero_cx filmo}}