====== Cedas la suno ====== ^Muziko|Fr. Fleming| ^E-teksto|[[wpeo>]]Poul Thorsen| ===== Teksto ===== Bela septembro - buntas la arbaro. Nauxa monato laux la kalendaro. Falas la fruktoj post gxiskreva sxvelo al sia celo. Bela septembro - fungoj por plezuro svarmas sur la paletro de l'naturo: La fungiado, rava kaj horora, mil-mil-kolora. Bela septembro - urgxas la rikolto. Prujne vestigxas jam auxtun-heroldo. En sia lukto, ombro kontraux lumo, cedas la suno. Bela septembro - kun stelaro klara. Dista paseo dolcxa kaj amara fronte al frido de futuro krude lasas nin mute. {{tag>kanto litero_c esperanto}}