====== Cent jarojn malplie ====== ^Teksto \\ Muziko|Pierangelo BERTOLI| ^E-teksto|[[Giuseppe CASTELLI]]| Origina titolo: **Cent'anni di meno** ===== Teksto ===== Kusxe sur herbo kaj floroj de kampo, perdígxe, pluge por ontaj bonsxancoj, kun sentoj plenaj je volo de vivo kaj en la posxoj esper-pozitivo, ni al la mamoj fidadis pasie kiam ni agxis cent jarojn malplie. Kiam virinon estigis nebulo kaj el la lipoj sxi roson gutigis, kaj sxiaj haroj je fojno odoris, je la tagigxo la himnoj sonoris kaj el la busxo disigxis al cxie kiam ni agxis cent jarojn malplie. Pafila milo nuligxis pro kiso: ni tiam kredis je paco tutrnonda; suficxis dolcxa rideta rigardo kaj komencigxis brakumo dancronda. Ecx pluvegado limigxis grade kiam ni agxis cent jarojn malplie. Trans horizonto plej klara kaj hela naskigxis nur matenigxoj de paco; malsato, frosto, nigrega pan-peno, acxa regado de iu kreteno en cxielbluon fumigxis magie kiam ni agxis cent jarojn malplie. Blindiga lumo venis niajn okulojn rozkolorigxis por ni la irejo; la profitantojn de kontrauxmoralo kaj la murdintojn de povra cxevalo for de la trajno ni pelis malpie kiam ni agxis cent jarojn malplie. Apud la bordojn de lago el pano la tutan kreitajxaron ni portis; poste ni kantis kantajxojn pri amo kaj senvestigxis, kaj belis, kaj fortis; kaj ni amsatis plenkore, ebrie kiam ni agxis cent jarojn malplie. Malsuper steloj, aux en la drinkejo, postigadante la iron al lito, ni flugis Marson aux Lunon kaj gxojis pro nura interauxskulta profito; je la morgauxo ni kredis sendie kiam ni agxis cent jarojn malplie. {{tag>kanto litero_c itala}}