====== Chu vi pretas ?! ====== ^Kantas|[[Dolchamar]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>RO-27svjKoA|Muziko kaj subtitoloj}} Mi koncipigxis en la fru' de la lasta jar' kaj mi naskigxis sur la negxo de februar' Estas degelinta nun la negxo - kaj mia kor' mi povas tiaokaze jxeti gxin for' La stratojn de la urbeg' vagas kiel labrador' en mia menso formigxas grandioza metafor' Mi mangxas feron kaj merdas cxenon la marko de la besto malkasxas la omenon tiel severa estas mi ke el miaj okuloj unu rigardo rompas spegulojn - kaj mi ne estas superstica, la venonto brilas pluvas nun, sed baldaux mi jubilas el la stratoj de Londono al ultramar cxu vi pretas por la veno de Dolcxamar?! Kie mi estis... jes, piediris ie en la asfalta gxangalo cxiukaze sur la pinto de l'mondo, sub la Centra Punkto pensante pri la kontrapunkto sen mangxo en la ventro, sen mono en la posx' iu pugulo al mi ekludas sian busxon Oj! Kriegis mi: flaru mian kacon Kaj tuj lia kapo trafis la tersurfacon Kion diable homoj fiksrigardas? Cxu ili pensas ke ili plibonas? Fikigxu, mastro, kaj vi, aferkostumulo Jen estas auuxtentika sentauxgulo - kaj fiera {{tag>litero_cx kanto filmo e-sona_filmo esperanto repo}}