====== Cirano ====== ^Teksto|F. GUCCINI / G. DATI| ^Muziko|G. Bigazzi| ^E-teksto|[[Giuseppe CASTELLI]]| Origina titolo: **Cirano** ===== Teksto ===== Bonvolu proksimigxi, al mi bonvolu veni, sinjoroj mallongnazaj: ne eblas vin elteni! Mi povas vin mortigi kaj vian malhumilon; en gxin mi trafe sxovos cxu glavon cxu skribilon. Bonvolu proksimigxi: vi indas nur je moko, poetoj senutilaj de nia merdepoko, acxuloj sinvivtenaj per versoj sen efiko: ne mankas mon' kaj gloro, sed mankas la fortiko. Do gxuu la sukceson dum via tag' prospera, cxe spektantar' dresita kaj tute ne dangxera; kaj flugu eksterlanden por fugxi de l' impostoj kun via rid' lertula, filistroj gxis la ostoj... Kaj mi, mi estas nura kadet' el Gaskonio, sed malsxategas homojn sen am' kaj fantazio; tre for de la batalo por mon' kaj pov' mi kusxas, kaj cele de l' licenco mi senpardone tusxas. Mi senpardone, senpardone tusxas. Kaj vi, politikistoj, bonvolu proksimigxi, vi, novaj cxefrolantoj kapablaj tre prestigxi, alvenu sakportistoj, flatistoj, duonuloj kaj telejxurnalistoj, falsistoj sen skrupuloj, vi, kiuj el ajnismo sukcesis fari arton: kuragxu, liberistoj, malkovru vian karton, ne timu elcxerpigxon de la vocxdon-viando en tiu cxi benita absurda Bela Lando! Kaj mi prifekas cxion, ecx mian propran dramon: mi sxatas malsxatigxi kaj amas la malamon; malam' al la ruzuloj en mi de longe pusxas, kaj cele de l' licenco mi senpardone tusxas. Mi senpardone, senpardone tusxas. Kelkfoje, dum mi solas kun monstra nazo mia alvenas mi je l' kvara kaj gxi jam je la tria, foriras la kokro kaj restas la memoro: "Am-revi mi ne rajtas", mi pensas kun doloro. Mi ne kalkulis kiom da inoj cxe mi pasis: cxu kulpas la destino, cxu mi, ni nin forlasis; kaj se tro forte pezas sur mi cxiama solo, mi min ensxlosas hejme kaj verkas por konsolo. Sed sentas mi interne, ke estas granda amo; mi amas tute pure, sed min bruligas flamo; Roksana tro malsamas, tro plenas je gracio: mi provos ekparoli al sxi per poezio. Alvenu malplenuloj, suficxas jam pri tio, vi, pastroj, vi, vendistoj de vivo-iluzio: se vere via Dio ekzistas en senfin', rigardu vian koron: vi jam perfidis lin. Kaj vi, fanatikuloj de la materiismo, tutcertaj ke ni solas en tiu cxi abismo, gustumu viajn glanojn kaj sercxu sur la tero la veron, kiel porkoj: mi flugas tra l' aero. Reiru hejmen, nanoj vivantaj senpasie: gigantojn mi bezonus, foriru de cxi tie; per viaj antauxjugxoj kaj dogmoj mi ne fusxas, kaj cele de l' licenco mi senpardone tusxas. Mi senpardone, senpardone tusxas. Mi tusxas malamikojn per nazo kaj per glavo, sed nun mi ne plu trovas la vojon al la savo; mi ne kapitulacos al la malbon': mi certas ke vi min povas savi, kaj tion mi asertas, ke devas esti loko, cxiele aux surtere, por vivi en la justo, por vivi sensufere! Ne ridu pri cxi tio, tro akrus tia puno: mi estas kiel ombro, vi estas kiel suno. Sed certe vi ne ridas, dolcxega sinjorin', kaj nun sub via domo mi ne plu kasxas min. Ne estis senutila por mi sufero tia; subsktibas mi, Cirano, kaj estos cxiam via... {{tag>kanto litero_c itala}}