====== Ĉiu via spir' ====== ^Muziko|[[The Police]]| ^Esperanta teksto|[[Rocxjo|Rogier Huurman]] kaj [[Agata Cichocka]]| ^Esperanta plenumo|[[La Kripoj]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|The Police (Every breath you take)| Ĉiu via spir' estis verkita dum JES 2013/14 por montri al la mondo, kiom kripa fakte estas la originala teksto. Ĝi aperas en la muzikalo [[june_kaj_kune]], sen la elira strofo, kantita de 'Dilan'. ===== Teksto ===== Ĉiu via spir’ kaj ĉiu ajna ir’ Ĉiu via vid’, ĉiu ajn decid’, mi rigardos vin. Ĉiu nova tag’ kaj ĉiu via ag’ Kien ajn la paŝ’, kie ajn la kaŝ, mi rigardos vin. Ho sciu vi, mi meritas vin Tiom da dolor’ pro vi en mia kor’ Ĉiu via gajn’, ĉiu perdo ajn Ĉiu via mov’, ĉiu nova prov’, mi rigardos vin Vi foriris kaj lasis min sen viv’ En mia kapo nur restas negativ’ Mi serĉas vin sed ĉie estas fuŝ’ Mi frostas sen via varma tuŝ’ Kaj mi krias, amu, amu min Ho sciu vi, mi meritas vin Tiom da dolor’ pro vi en mia kor’ Ĉiu via gajn’, ĉiu perdo ajn Ĉiu via mov’, ĉiu nova prov’, mi rigardos vin Ĉiu via pens’, en via mens’, mi rigardos vin (mi rigardos vin) Ĉiu via spir’, ĉiu ajna ir’ Ĉiu via vid’, ĉiu ajn decid’ (mi rigardos vin) Ĉiu nova tag’ kaj ĉiu via ag’ Kien ajn la paŝ’, kie ajn la kaŝ (mi rigardos vin) Ĉiu via gajn’, ĉiu perdo ajn Ĉiu via mov’, ĉiu nova prov’ (mi rigardos vin) Ĉiu nova tag’ kaj ĉiu via ag’ Kien ajn la paŝ’, kie ajn la kaŝ (mi rigardos vin) {{tag>kanto litero_ĉ}}