====== Córdoba ====== ^Auxtoras|[[Gianfranco MOLLE]]| ===== Teksto ===== Revmorte perforte pafmurdis iu frenezo de l' nuna estinteco kamaradojn dolcxajn niajn, mordintaj la revon per penso de birdo, cxar revoj kaj mevoj ecx rajtas la vojagxon de l' ebleco. Ne forlasu ni iam la memoron pri Kordoba de nia doloro, pri sango kaj tero kaj ploro kaj polvo, pri l' penso kiu vinbero igxos pri l' vino kiu eblan solvon sentos gxis ni pro eksilento elvekigxos. {{tag>litero_c kanto alilingva}}