====== Cseh-kursa finkanto ====== ^Muziko|melodio de: Jylland mellem tvende Have| ^Esperanta teksto|[[S. K. Nielsen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Venis nun printempo varma, kaj la vintro iris for. La printempo estas cxarma, plialtigxas la humor'. Kantas birdoj en aer', Floroj floras — floroj floras sur la ter'. Dum la vintro kun fervoro energie studis vi; verda estas nun la koro via, tion kredas mi. Tre, tre multe lernis vi, sed vi povas — sed vi povas lerni pli. Pri la hundo kaj la kato — jen unue lernis vi, filo kaj filin' kaj frato, patro kaj la famili', kamarado kaj amik', laboristo, laboristo en fabrik'. Ankaux pri la vorto „amas” lernis vi kun grandhumor', viaj verdaj koroj flamas nun lumanta kiel flor'. Belajn florojn sxatas sxi, sed frauxlinon — sed frauxlinon amas li, „La hispana etiketo” estas interesa, cxar se la bildo aux portreto placxas tre al la gastar', tuj gxi prenas de la mur' belajn bildojn — belajn bildojn kun plezur'. Jes, vi dum la vintro studis Esperanton kun plezur', vi parolis, kantis, ludis, sed en Esperanto nur, Kaj nun estas anoj vi de la verda — de la verda famili', Ni tre kore vin gratulas pro la bona rezultat'; nun en viaj koroj brulas Esperanto, la sxatat'. Kaj „Bonvenon” diras ni al la verda — al la verda kompani'. {{tag>kanto litero_cx esperanto}}