====== Ĉar ankoraŭ batas via kor´ ====== **Ĉar ankoraŭ batas via kor´** estas kanto de [[Julián Hernández]] ĉe la disko [[Por pusxi la cxaron|Por puŝi la ĉaron]]. ^Muziko|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta teksto|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta plenumo|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta plenumo (2)|[[Amindaj]]| ^Tipo| nova teksto | ===== Teksto ===== La fermo de iu pordo ne signifas ke la ŝancoj neis ĉion al vi. La fort´ de via intelekto estas decida, la energio de via animo multe pli. La dorso de la amikoj ne estas bremso, nek obstakloj por realiĝo de via pens´. La firmeco de viaj paŝoj determinas, ili estas traboriloj kaj martel´. Levu la manon, amikino. aŭdiĝu laŭta via voĉ´, ke la larmoj ne makulu vian mienon, ĉar ankoraŭ batas via kor´. La trezoro ne venas en momento, la trezoro ne estas oro, nek arĝent´ , la trezoro estas laboro kaj pacienco, kaj ĝi estas viaj manoj kaj via mens´. Diras la diraĵo del´ popolo ke malfrue estas pli bone ol neniam. Asertis la konsilo de la avino ke pacience nur ebliĝas la sukces´. Levu la manon, amikino, aŭdiĝu laŭta, via voĉ´. ke la larmoj ne makulu vian mienon ĉar ankoraŭ batas via kor´. //Refreno:// >Ne ploru, ne, ekpaŝu jes, >kaj fidu je via stel´. {{tag>kanto litero_cx}}