====== Ĉaristo ====== ^Muziko\Teksto|[[Aleksandr ROZENBAUM]]| ^E-Teksto|[[Jefim ZAJDMAN]]| //En la teksto "Kaj elkracxas skize" - mallongigo de skizofrenio// ===== Teksto ===== Taga flu' kvieta, Homoj per pecetoj Jx etas panon al kolomba ar'. Al musxetoj spite la cxeval' jungita Dormas surpiede cxe malplena cxar'. Cxaristo, veturigu, kara, min, Mi, kiel venteto, nun liberas. Takte frapu hufoj al la pavim' Kaj ne kriu al cxeval' mizera. Cxaristo, du cxervoncojn sen cxagren', Se al mi, ebria, vi revenos. Gardu vin, cxaristo, la Dia ben', Se vi tien-reen kaj min prenos. Cxaro malkovrita Post cxevalo glitas, Turnas kapon vino kaj jasmen'. Kaj elkracxas skize Kernojn de cxerizo El fenestro fiaborigen'. Cxaristo, sekva domo estos gxi. Dormu sur benketo, mi parafe. Suprenigxos nur, pri l'amo diros al sxi, Por ne plu aliri sxin je pafo. {{tag>litero_cx kanto}}