====== Ĉarma estas blu-ĉiel' ====== ^Muziko|Thomas Laub| ^Teksto|N. F. S. Grundtvig| ^E-teksto|[[wpeo>]]Hans Amund Rosbach| ^E-teksto 2|[[wpeo>]]Olaf Nielsen| ^Origina titolo|Dejlig er den himmel blå| ^MIDI|{{:muziko:cxarma_estas_la_cxiel.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:cxarma_estas_la_cxiel.png}} Cxarma estas blu-cxiel', jen, rigardu al la bel', kie la stelaro ora funkas, brilas, ridas, logxas nin for de la ter'. Ho, infanoj, venu vi, por etuloj kantos mi pri belega, brila stelo sur la blua nokt-cxielo. Apartenas gxi al vi. Estis en kristnaskmalhel', fora lumis cxiu stel', sed subita ekapero montris jen al nia tero stelon brilan kiel sun'. Fore, en la Orient' sagxa viro kun atent' rigardadis la cxielon, kaj ekvidis tiun stelon, gxojis tiam lia kor'. Tiu stelo brilis nun kiel eta stelo-sun kaj profetis pri la filo regxo tute sen similo naskigxonta sur la ter'. Tial nun ekgxojis li, cxar li ekmemoris pri la malnova profetdiro, kaj rigardis nun kun miro tiun signon de la Di'. Al palaco de la regx' iris li kun pia pregx', Kaj la regxo gxoje auxdis kaj sagxulon li eklauxdis pro sciigo pri la stel'. Ili tuj el orient' iris nun al okcident' por eksercxi tiun regxon, lin adori, doni pregxon; kaj kun ili iris princ'. Gvidis Hin nun la stel' al Jerusalem', la cel', estis tie regxa trono, kie sidis regx' kun krono - tamen ne la infanet'. Stelo iris kun rapid', kaj aperis al la vid' Betlehem kun siaj homoj, super unu el la domoj haltis nun la brila stel. Kun felicxo en la kor' ili iris kun ador', cxar en tiu kabaneto kusxis regxa infaneto en la sino de patrin'. Ree trovis la sagxul' en infana la okul' tiun stelon, kiu gvidis, cxar en la okulo vidis ili gxian brilon nun. Tion tuj komprenis li: tio estas Fil' de Di'. Li oferis dolcxodoron, kaj li montris la honoron: gxoje jxetis sin al ter'. Nun, infanoj, certe vi faros kiel tiuj tri: klinas vin por tiu regxo kun la bona, pia pregxo: Gvidu nin al paradiz'. Nun rigardu al cxiel', tie brilas ora stel', sed la Stelon vi ne povas vidi nun, cxar gxin vi trovas super trono de. Jesu'. Cxar l' infano en kaban' sidas nun cxeˇ Dia man'; estas nun la regx' de tero, sidas super cxiu sfero, angxelaro servas Lin. Tamen, se vi sur genu' pregxas nun al Krist Jesu', en cxie!', kun gxoj' en koro Li auxskultas al adoro; tial klinu vin, infan'. La sagxulojn gvidis stel' al la regxo de cxiel'. Ankaux vin gxi gvidi povas, kaj se vi la stelon trovas, iros vi al Jesu' Krist'. Tiun stelon havas vi, kaj gxi gvidas vin al ni'. Vi gxin trovas en la Vorto kiu de naskigx' gxis morto gvidas nin sur vivovoj'. El: Cent Himnoj, 1966, n-ro 17. ===== Teksto 2 ===== **Cxarma estas la cxiel'** El: //Dansk Esperanto-Blad//, 12/1968. Cxarma estas la cxiel', stelo brilas apud stel'. De la bluo ili lumas, jen ridetas, jen manumas por venigi nin al si. Iam venis nur brilet' en kristfesta nokto, sed tiam klare tre heligis stelo, kiu sin vidigis, cxion, kvazaux eta sun'. Malproksime al okul' de maljuna stelvidul' tuj aperis tiu helo inter steloj de la stelo. Ege gxi gxojigis lin. Cxar memoris tiu vir' de malnova onidir', ke signifas la heligxo la okazon de naskigxo de unika regxa id'. Tri sagxuloj migris tuj en la mondon, de patruj' por la novan regxon trovi kaj por lin adori povi kiu do naskigxis jen. - trovis lin en Bethlehem, en la hejm' de David mem, ne sur trono de regxino, cxar sur sin' malricxulino ame balancetis lin. La sagxulojn gvidis jen stel' al Jesu' Krista ben'. Ankaux nin stelega gvidas; se ni sekvas gxin, ni vidas vojon al Jesuo Krist'. Tiu brila stelo de la cxiel' misgvidas ne, cxar gxi estas Vorto Dia, kaj por ni al vojo lia brilas gxi kun gvida lum'. ===== Origina teksto ===== **Dejlig er den himmel blå** Dejlig er den himmel blå, lyst det er at se derpå, hvor de gyldne stjerner blinke, hvor de smile, hvor de vinke os fra jorden op til sig. Det var midt i julenat, hver en stjerne glimted mat, men med ét der blev at skue én så klar på himlens bue som en lille stjernesol. Langt herfra, i østerland stod en gammel stjernemand, så fra tårnet vist på himlen, så det lys i stjernevrimlen, blev i sind så barneglad. Når den stjerne lys og blid sig lod se ved midnatstid, var det sagn fra gamle dage, at en konge uden mage skulle fødes på vor jord. Klare stjerne hasted frem, ledte dem til Betlehem. Over hytten lav og lille stod så pludselig den stille, strålede så lyst og mildt. Glade udi sjæl og sind ginge de i hytten ind, der var ingen kongetrone, der kun sad en fattig kone, vugged barnet i sit skød. Stjernen ledte vise mænd til nyfødte konge hen. I har og en sådan stjerne, og når I den følger gerne, kommer I til Jesus vist. Denne stjerne lys og mild, som kan aldrig lede vild, er hans guddomsord det klare, som han os lod åbenbare til at lyse for vor fod. {{tag>kanto litero_cx dana notoj midi}}