====== Ĉarma, ravanta, dolĉa vesper'! ====== ^Esperanta teksto|[[G. O. KARLSSON]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Härlig är kvällen| ===== Teksto ===== Cxarma, ravanta, dolcxa vesper'! Sun' lumiganta montojn de l' ter' baldaux subiras cxe l' horizont'. Lumon elspiras milde la ond'. Nokta vualo super la mar'! Kusxas la valo kiel tombar'. Fisxoj turnigxas, orbrila hord'. Alproksimigxas cignoj al bord'. Pregxo silentas, ankaux la kant'. Dormon eksentas laca migrant'. Plektas feinoj sorcxkronon nun. Stelaj diinoj brilas kaj lun'. {{tag>kanto litero_cx sveda}}