====== Ĉarme vesperas ====== ^Esperanta teksto|[[Sv. Ragnar]]| ^Originala titolo|Härlig är kvällen| ^Originala teksto|[[Eva Kylander]]| ===== Teksto ===== Cxarme vesperas pace en bel', suno surteras kiel juvel'. Sun' mallevigxas en okcident': brilaj vidigxas ondoj dum vent'. Nokt' super valon en la silent' metas vualon; finis nun vent'. Orfisxoj glimas are cxe strand', cignoj ne timas nagxi al rand'. Finis la kanto, pregxo kun gxi, iris migranto; dormas nun li. Nokta trankvilo mildas al kor', steloj je milo brilas en or'. {{tag>kanto litero_cx sveda}}