====== Ĉarmulin’, ho venu ====== ^Muziko|sxvaba popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Zanoni]]| ^Origina titolo|Mädle ruck, ruck, ruck| ===== Teksto ===== Cxarmulin’, ho venu tuj al mia koro, Mi ja tre amas vin, vi dolcxa floro, Kun la fresxa vango Kiel lakt' kaj sango, Vi ridetu sune, Kaj ni restos kune. Cxarmulin', ho venu tuj al mia koro, Mi ja tre amas vin, vi dolcxa floro. Al okuloj miaj vi trankvile fidu, Por ke miraklon vi en ili vidu: En pupilo mia Jen la bildo via! Gxi interne estas Kaj por cxiam restas! Al okuloj miaj vi trankvile fidu, Por ke miraklon vi en ili vidu! Vi edzino mia estu en honoro, Alie cxiu celo — sen valoro. Mi nur vin deziras, Aux militon iras. Sen vi vivo mia Estus iluzia. Vi edzino mia estu en honoro, Alie cxiu celo — sen valoro! {{tag>kanto litero_cx germana}}