====== Ĉasado de ĥimero ====== ^Kantas|[[Gxanfranko Gxulio]]| ===== Teksto ===== Mi malvenkis en milito Dolorblanka mia kolor' Landon rabas sen hezito Ili moke pri dolor' Pulo sxvela pro glorsento Laux mi estas parizan' Tra la historia vento Kion diros okcitan'? Kiel lingva bastiono Restas nur okdel-jarul' De memoro ecx ne ono Forrabatas nia junul' Nun kapbatoj kontraux pordon Kapbatintoj en hospital' Glasoj plenaj gxis la bordo Kiel cxap' la sankta gral' Por cxasado de hximero Ne utilas elektra sxok' Kiel acxo de la tero Sango, fajro en mia vok'. {{tag>litero_cx kanto}}