====== Ĉasista vivo ====== ===== Teksto ===== Ek for al gaja cxasado en verda erikej'. Auxrora sunbrilado eklumas bele plej. La birdoj de 1' arbaro jam kantas kun fervor,’ sur vasta la kamparo belega granda hxor’. //Refreno:// >Tridihejo, di he jo, di hedi, hedijo, tridijo hejo, di faejo, di tridijo, tridijo. Matene la cxasisto alvenis dum esplor'. Vidante la bestaron ravigxis lia kor'. Sovagxaj monto-kaproj alvenas par' kun par', La hirta nigra apro, la cervo kun kornar.’ >//Refreno// Cxasista nobla vivo, ho mia korplezur'. Sur verda alpdeklivo en dia la natur'. Se krakas la pafado tra osto kaj medol’, Cxeestas mi cxasante al cerv’ kaj kapreol'. >//Refreno// {{tag>kanto litero_cx auxstrio germana}}