====== Ĉaskorno ====== ^Esperanta teksto|[[J. ZIERMANS]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Tra la montar', Kaj en arbar' /: Sonadas kornblovad'. :/ Kun forta vok' Al cxiu lok' /: Resonas trumpetad'. :/ Koloron pli Odoron gxi /: Havigas al natur'. :/ Kaj riveret' Al la trumpet' /: Respondas per murmur'. :/ Per trankvilec' Kaj vivgajec' /: Pro tiu melodi'. :/ Plenigxas kor'; Cxagren', dolor', /: Nun iras for de mi. :/ {{tag>kanto litero_cx germana}}