====== Ĉavdaranoj ====== ^Teksto|Hxristo KARPACXEV| ^E-teksto|[[Asen MATEV]]| ===== Teksto ===== La lando de Botev kaj Levski denove sklavecas cxi land' - Balkano komencis jam kanti la kantojn hajdutajn sen halt'. Kiu amas popolon premitan kaj gardas ideon mem ja de Levski ideon ribelan - cxe nin li alvenu soldat', Ministroj vendadas popolon, gxendarmoj pendigas nin jam. Ni levu alarme popolon viktimoj nin vokas kun flam'. Popola turmento bruligis hajdutan fajregon en sang', ni tial standardon flirtigas, gxin kiel flirtigis Cxavdar'. Kun Botev'a flam' en batalo de Levski fortega spirit' - ni sercxas batale repagon kaj cxenojn detruas jam ni. Kiu amas popolon premitan kaj gardas ideon mem ja de Levski ideon ribelan - cxe nin li alvenu soldat'. {{tag>kanto litero_cx bulgara}}