====== Ĉe Kafotablo ====== ^Teksto|W.Liebig| ^Muziko|A.Gvozdirev| ===== Teksto ===== Venu nun, samideanoj, Regu harmoni'. Plenkreskuloj kaj infanoj, Kolektigxu ni. Cxirkauxante tablon Montru la kapablon Mangxi, trinki kaj konvinki Korojn sen ebri'. Jam delonge en la koro Malsategis ni. Al la bela festa horo Celis, batis gxi. Bona estas kafo, Akvo en karafo, Teo varma estas cxarma, Cxu konsentas vi? Sed plej grava, cxefa parto - Cel' de nia kor', Tamen estas la bonfarto De la san-labor'. Por la nia granda, Granda Esperanto. Vivu, vivu Esperanto, Vivu en la kor'! {{tag>litero_cx kanto}}