====== Ĉe l' bivakfajro ====== ^Kantas|[[Akordo]]| ^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Muĝa briz' fora, Dormas tendaro, Dormas tendaro, Nur flamas fajro. Lignon, lignon, kamarado nun almetu. Dio, zorgu, ke ĉi sono plu triletu. Briza kuraĝo Muĝas de l' foro. De la vilaĝo Sonas sonoro. Aŭdu, aŭdu, sonorilon: bim bam bim bam. Niaj koroj eĥas trilon: bim bam bim bam. Ĉirkaŭ la fajro Sidas amantoj, Sidas amantoj, Nur sentas vibron. Mano, mano, karulino, nun karesu. Dio, zorgu, ke ĉi vibro jam ne ĉesu. Vortoj nun vanas, Ĉar la sonoroj Nin akompanas Dum karaj horoj. Aŭdu, aŭdu, sonorilon: bim bam bim bam. Niaj koroj eĥas trilon: bim bam bim bam. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/bivakfajro.htm