====== Ĉe L' Vilaĝet' Kjot-Subran' ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Gianfranco MOLLE]]| ===== Teksto ===== Renkontis mi pasxtistineton Tute solecan en vilagxeto Estis al sxi harar' el or' Sxi havis penon en sia kor' Renkontis mi kaj premis sxin Per mia man' Cxe l' vilagxeto Kjot-Subran' Demandis mi pri sxia dom' Cxu estas fora sur la mont' Cxu estas domo en lontan' Cxe l' vilagxeto Kjot-Subran' Respondis sxi, respondis sxi: "Mi venis mem El inta temp' el fora temp'" En sxi mi vidis nostalgion Sxi diris: "Floras ne hodiaux Por mi la val' el fora temp' Ne havas teron plu mia gent' Rabadas gxin, rabadas gxin Gent' el ekstero Sur nia tero estas premeg'" Okazis tiel, pasxtistineto Cxe la silenta vilagxeto Vin frapis vento de l' memor' El tero venis vi de l' mort' Blovegas vent', ekzistas ne Plu nia klan' Cxe l' vilagxeto Kjot-Subran' {{tag>kanto litero_cx}}