====== Ĉe la bordo de Alano ====== ^Esperanta teksto|[[W. M. PAGE]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|On the banks of Allan Water| ===== Teksto ===== Cxe la bordo de Alano estis en printempa hor' la filin' de l' muelisto bela, kiel flor'. Amindumis sxin soldato; dolcxajn vortojn diris li — Cxe la bordo de Alano gaje estis sxi. Cxe la bordo de Alano, post forpaso de l' somer', la filin' de l' muelisto staris sen esper'. Cxar forestis la soldato, malfidela estis li — Cxe la bordo de Alano cxiam ploris sxi. Cxe la bordo de Alano, en malvarma vintra hor', al filin' de l' muelisto ekrompigxis kor'. For de zorgo kaj malvarmo per la morto pasxis sxi; al la bordo de Alano ne plu venos sxi. {{tag>kanto litero_cx angla skota}}