====== Ĉe la kaftablo ====== ^Muziko|[[Qubben Noah]]| ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Venu nun, samideanoj, regu harmoni'! Plenkreskuloj kaj infanoj, kolektigxu vi! Cxirkauxante tablon montru la kapablon, mangxu, trinku kaj konvinku korojn sen ebri'! Jam delonge en la koro malsategis ni, kaj al bela, festa horo celis, batis gxi. Bona estas kafo, akvo en karafo, teo varma estas cxarma. Cxu konsentas vi? Sed la grava, cxefa parto, cel' de nia kor', tamen estas la bonfarto de la samlabor' por la bela, granda bono esperanta: Vivu, vivu Esperanto! Vivu en la kor'! {{tag>kanto litero_cx esperanto}}