====== Ĉe la luna lumo… ====== ^Esperanta teksto|[[wpeo>Gaston Waringien]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Au clair de la lune| (17a jarcento, Parizo) El «Dektri malnovaj francaj kanzonoj» en traduko de G. Waringhien. (Tiu arieto, improvizita de Lulli, enscenigis personojn de la Itala Komedio; Pieroto kaj Arlekeno). ===== Teksto ===== Cxe la luna lumo, Lasu, Pierot', Ke per via plumo Skribu mi por not'. For kandelo mia, Plu ne brulas flam' Min enlasu vi ja Pro la Dia am'! Cxe la luna lumo Diris Pierot': — Mi sen skriboplumo Kusxas en dorlot'. Nian najbarinon Iru peti tuj, Cxar sxi la fajrilon Batas cxe l'fajruj'. Cxe la lumo luna Iris Arleken' Al la bela bruna, Sxi respondas jen: — Kiu frapas tie? Kaj rediras li: — Min enlasu pie Pro la Ama Di'! Cxe la luna lumo Oni en malhel' Sercxas pri la plumo, Sercxas pri kandel'. Kion oni trovis, Restis en nesci', Sed la pordon sxovis Ili ja post si! {{tag>kanto litero_cx franca popola}}