====== Ĉe luna lumo ====== ^Muziko|franca popolkanto| ^Originala titolo|[[Au clair de la lune]]| ^E-teksto|[[wpeo>Ludwig Schödl]]| ^MIDI|{{:muziko:cxe_luna_lumo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:cxe_luna_lumo.png}} Vidu lunan lumon, kara Petro, vi, Pruntu al mi plumon, devas skribi mi. Mia kandel' mortas, fajro en kamen', penson mi kunportas, lasu veni min! Cxe la luna lumo Petro diris jam: Al mi mnnkas plumo, al mi mankas flam'. Sed la najbarino nun ne estas for, cxe glaso da vino ardas sxia kor'. Cxe la luna brilo brave frapis li. Pordon de l'barilo mem malfermis sxi. Luna brilo pasis, fajro en kamen', sed li nur forlasis sxin je la maten'. {{tag>kanto litero_cx kanto franca notoj midi akordoj}}