====== Ĉe Roine strand' ====== ^Muziko|Melodio el l'Opero Martha| ^Esperanta teksto|[[ORO]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Brutoj vagas kaj sonoriloj Tintas bele cxe Roine strand'. Cigno flugas per blankflugiloj, Flugas alten al nuborand'. Vent' printempa, dum mola vag', Flustras amon al blua lag'. //Rekantajxo:// >Kaj mi kantas kun korsopiro; Kantas sola cxe Roine strand'. Granda arb' estas mia patro Kaj patrino: somernubet'. Spiko nur estas mia frato Kaj negxero: la fratinet'. Vivas mi en printempa hor', Floras frue, sed velkas for. //Rekantajxo// Se la suno belega spertus, Pri turmento de mia kor'; Gxi la orajn radiojn perdus, Kaj en nokton paligxus for. Mi la nomon de la amant', Dolcxe flustras en mia kant'. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_cx flandra}}