====== Ĉe Via Dekstra Genuo ====== ^Teksto|[[Poul THORSEN]]| ^Muziko|[[Nanne KALMA]]| ^Kantas|[[Kajto]]| ===== Teksto ===== //La ritmo por ludado estas 3:4.// --- //[[:wiki:user:zehanonimo|Ricardo Dias Almeida]] 17/01/2008 05:00// ''[[Em]]'' ''Ek al la vino nun, mia amiko'' '' [[B7]]'' ''Levu la glason, eksonu muziko'' ''Se vere la dioj amas al Homo'' '' [[Am]] [[D]] [[B7]] [[Em]]'' ''Ni helpu al ili per tosto-propono'' '' [[D]]'' ''Aja! Nun gaja'' ''[[B7]] [[Em]]'' ''Aja! Nun gaja'' '' [[Am]] [[D]] [[G]] [[Em]]'' ''Versu memore al ne-ĉeestantoj'' ''[[D]] [[B]] [[Ddio|D#º]] [[Em]]'' ''El nobla vino kaj el novaj kantoj'' \\ '' [[D]] [[Am]] [[G]] [[D]]'' ''Donu al mi unu lokon, kara'' '' [[Am]] [[Bm]] [[Em]]'' ''Ĉe via dekstra genuo'' '' [[D]] [[Am]] [[G]] [[D]]'' ''Dronu forgese la tempo amara'' '' [[Am]] [[Bm]] [[Ddio|D#º]] [[Em]]'' ''En duopa drinko, duobla ĝuo'' '' [[Bm]] [[B7]] [[Em]]'' ''Ĉe via dekstra genuo'' Ek al la ino nun, mia amiko Glaso fragila pro sxia maldiko Glata kaj frida, interne brulante Kisita de multaj, sed pura konstante Aja! Nun gaja Spite al fundo fendita, rompebla Vivu Vitr-ino eterne malfebla Ek al la kanto nun, mia amiko Jam pli fortikas nia fortiko Vino kaj ino kaj kanto kondensas Cxu la forestuloj tutsame potencas? Aja! Nun gaja Mia statuo surtombe perfekta Montru almenaux min tie erekta Donu al mi unu lokon, kara Cxe via dekstra genuo Dronu forgese la tempo amara En duopa drinko, duobla gxuo Cxe via dekstra genuo {{tag>litero_cx kanto akordoj}}