====== Ĉeboksaro ====== ^Teksto|[[JoMo]]| ^Muziko|[[JoMo]]| ^Kantas|[[JoMo]]| ===== Teksto ===== Estas urbo malproksima Pura, bela, nekutima Apud Volgo kuŝas ĝi. La ĉuvaŝa diamanto, sensojn de la vizitanto Post alven' kortuŝas ĝi. //Refreno:// >Ĝi nomiĝas Ĉeboksaro Tie estis mi Mi kaj eĉ mia gitaro Nostalgias pri Urbo sur Volga De knabinoj la vizaĝoj Ŝajnas kiel pentr-pejzaĵoj Ĉarmas tre aparte, jes La heleco okcidenta kaj mistero orienta Renkontiĝas arte, jes >//Refreno// Rom' eternas, Pariz' lumas, Istambulo magiumas, Sorĉas la Balkanoj, jes. Ĉeboksaro, trans la limoj Plenriĉegas de animoj De ĉeboksaranoj, jes. >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * {{youtube>link:JMr75Cj7ZHk|Jomo-koncerto dum IJK 2008. Vd. tiun kanton em dua parto}} {{tag>kanto litero_cx esperanto}}