====== Ĉesu jam la dolĉaj revoj ====== ^Muziko|[[E. Windeballe]]| ^Esperanta teksto|[[Teo Jung]]| ===== Teksto ===== Cxesu jam la dolcxaj revoj, dorlotata iluzi'! Estas tempo nun de devoj, de batalo kaj defi'. Kvindek jarojn ni parolas pri la venk’ de l’ ideal'; sed se ni la venkon volas: Venkon donas nur batal'!” Venkon donas ne senago aux nur pia la dezir', atentado tag' post tago en sopiro kaj delir'. Nek la blufo aux sinblovo, fanfaron' — malplena knar'; Venkon donas vigla movo, fresxa ag', kuragxa far'. Ne gxin donas la envio, disputado, malkonkord', egoisma ambicio, fia, kalumnia vort', Venkon donas kunlaboro solidara, en fidel' — man' en mano, kor' kun koro: Unu volo, unu cel'! Kial kontraux propran rondon la armilojn levas vi, dum ke tutan vastan mondon konkeradi devas vi? Kial viajn proprajn fratojn trafi per insida pik'? Ja prefere sxparu batojn por la vera malamik'! Nova tago, nova sento jam krepuskas, urgxas hor'! Ekkonsciu pri l’ momento! Al komuna nun labor'! Cxu vi auxdas la fanfaron? Vin atingas la signal'? Vokas trans la ter' kaj maron gxia vocxo el metal’. Kaj el cxiuj teranguloj alrapidas la arme' de l’ fervoraj bataluloj por sublima la ide'. Flirtas jam cxe l’ horizonto stelstandardoj mil kaj mil: Marsxas jen la Verda Fronto en novtemp-matena bril'. Marsxas firme, fortanime, sen ekhalto, sen sxancel', marsxas brave kaj sentime al la radianta cel'. Ankaux vin la Verda Fronto vokas, envicigu vin! La homaro de l’ estonto danke rememoros nin. {{tag>kanto litero_cx esperanto}}