====== Ĉi-Nokte ====== ^Muziko|Amir HADZIAHMETOVIC| ^Teksto|Amir HADZIAHMETOVIC| ===== Teksto ===== Mi estas iomete laca de alkoholaĵoj, de senfinaj festoj, a, la bamba Ne ĉiu nokto devas esti same freneza Danco, flirto, kanto, tra la la la Mi estas tiom ekscita pro komuna sinteno kaj vi tute ne rimarkas min kun mia vinagra mieno pro doloro en la koro Mi ne bambos ĝis la noktofin' Ĉi-nokte venu al mi Mi sentas min iom sola Ĉi-nokte venu al mi kaj akompanu min Ĉi-nokte venu al mi Mi estas iom malĝoja Ĉi-nokte venu al mi kaj kontentigu min Mi estas iomete laca de alkoholaĵoj, de senfinaj festoj, a, la bamba Ne ĉiu nokto devas esti same freneza, danco, flirto, kanto, tra la la la Vi bone scias, ke konsoli min, regali ĉi-momente, sendube nur povas vi Post momento mi revenos al mia ĉambro Ĉu vi volas min akompani? Ĉi-nokte venu al mi Mi sentas min iom sola Ĉi-nokte venu al mi kaj akompanu min Ĉi-nokte venu al mi Mi estas iom malĝoja Ĉi-nokte venu al mi Venu kaj prenu min Ĉi-nokte venu al mi Mi sentas min iom sola Ĉi-nokte venu al mi Ĉi-nokte venu al mi Mi estas iom malĝoja Ĉi-nokte venu al mi Venu kaj prenu min {{tag>litero_cx kanto}}