====== Ĉi tion eblas legadi (Read all about it) ====== ^Muziko|[[Emeli SANDÉ]]| ^Esperanta teksto|[[Roberto PIGRO]]| ^Esperanta plenumo|[[???]]| ^Tipo|traduko / adapto| ^Originala plenumo|[[Emeli SANDÉ]]| ^Originala teksto|[[Emeli SANDÉ]]| ===== Teksto ===== Vi povas vorte ŝanĝi l’ mondon Ne fermitu tial via buŝ’ Ne pasu via viv’ silenteme Por ne erari per parol’ Se al neniu vi ĝin aŭdigos Kiel lerneblos via kanzon’? Nun kuraĝu do, nun kuraĝu do. Vian voĉon lasu simple rori Vi malprave dresas vin Vidu, ni ne vere egalas Sed disigas nin neni’ Via lumo ombron ĉiam dissolvas GXi ne brilu je duon’ Kuraĝu, kuraĝu do. >//Refreno// >Jen kroma kant’, jen nova kri’ >GXis kiam eliros ajna vort’ el mia kor’ >CXion ajn vi skribu sur papero >Pritimas mi nenion >CXi tion eblas legadi >Ili rajtas legadi Oh oh... oh oh... Ni vekas nokte l’ najbararon Per nia esperiga kant’ Ja ne gravas kiu vi estas Tute samas nia valor’ Se la ver’ malpermesitas, La regulojn rompu ni. Kuraĝu do, nun kuraĝu do. Jen televid’ kaj jen radio Ludas kanton nian refoje Baldaŭ venos nova elsendo Disvastiĝos nia parol’ Ne estas kialo por timegi Mi ja restos apud vi Kuraĝu, kuraĝu do. >//Refreno// >Jen kroma kant’, jen nova kri’ >GXis kiam eliros ajna vort’ el mia kor’ >CXion ajn vi skribu sur papero >Pritimas mi nenion >CXi tion eblas legadi >Ili rajtas legadi Oh oh... oh oh... Ĉiu homo fakte belegas kaj splendas. Pro kio ni kredas, ke io timendas? Finfine ni jen malkovras nian voĉon Min helpu kanti, kaptu la okazon. Ĉiu homo fakte belegas kaj splendas. Pro kio ni kredas, ke io timendas? Finfine ni jen malkovras nian voĉon Min helpu kanti, kaptu la okazon. >//Refreno// >Jen kroma kant’, jen nova kri’ >GXis kiam eliros ajna vort’ el mia kor’ >CXion ajn vi skribu sur papero >Pritimas mi nenion >CXi tion eblas legadi >Ili rajtas legadi Oh oh... >//Refreno// >Jen kroma kant’, jen nova kri’ >GXis kiam eliros ajna vort’ el mia kor’ >CXion ajn vi skribu sur papero >Pritimas mi nenion >CXi tion eblas legadi >Ili rajtas legadi Oh oh... {{tag>kanto litero_CX angla}}