====== Ĉia dolor' ====== ^Teksto|[[Tarcísio LIMA]]| ^Muziko|[[Tarcísio LIMA]]| ^Kantas|[[Tarcísio LIMA]]| //Cxi tiu kanto venkis la 2-an Premion en Belarta Konkurso de UEA en Tampere, Finnlando, 1995. Kunkantado de Carlos CÂNDIDO.// --- //[[:wiki:user:zehanonimo|Ricardo Dias Almeida]] 27/08/2007 05:21// ===== Teksto ===== Cxia dolor' flugu for, kiam mi kantos el la kor' cxagrenplenajn, grizajn kanzonojn, por ke povu brili nova kolor'. La lum' de l' sun' brilu ja de nun, meze de la ombroj de cxi mia pun'; cxi-momente mi pensu pri neni', krom la granda revo levi min al Di'. Jen la plej alta valor', kiun trafas miaj versoj, mia plej ricxa trezor': Jene kantas mi: "Cxiu dolor' cxia dolor'! el nia koro, nepre FLUGU FOR!" ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.musicexpress.com.br/artisto.asp?artista=171 - Cxi tiu kanzono disponeblas senpage en pagxo de MusicExpress. {{tag>kanto litero_Cx}}