====== Ĉielen atingas la graco de Di' ====== ^Muziko|J.P.E. Hartmann| ^Teksto|Bernhard Severin Ingemann| ^E-teksto|[[wpeo>]]Ida Christensen| ^E-teksto 2|[[wpeo>]]H. E. Jensen| ^Origina titolo|Til himlene rækker din Miskundhed, Gud!| ^MIDI|{{:muziko:Cxielen_atingas_graco.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Cxielen_atingas_graco.png}} Cxielen atingas la graco de Di' kaj Lia fidel' gxis la nuboj. La manon sian etendas ja Li gxis nun super valoj kaj urboj. Atingas zeniton la amo de Di', la fundon de l' mar' Lia jugxo. Al savo gvidas animojn nur Vi, cxe Vi estas nia rifugxo. La graco de Dio - ho, kia trezor' al homoj vivantaj sur tero! La amflugiloj de Lia favor' nin sxirmas de cxia dangxero. Soifa anim' refresxigxas per Di', tremantan kolombon Vi savas. La font' de l' vivo trovigxas cxe Vi. En lum' Via lumon ni havas. El: //Jen la Kanto de l'vojagx'//, 1970 , n-ro 48. ===== Teksto 2 ===== **Atingas la nubojn fidelo de vi** Atingas la nubojn fidelo de vi kaj al la cxiel' via graco, jen justa gard' via mano, ho Di' por hom' en kaban' aux palaco. Cxiela profund' via amo, ho Di' kaj sagxo de vi kiel maro. Vi auxdas cxiam por savo de ni suspiron de l'kreitajxaro. Trezoro al ni via graco, ho Di', vi restas en hejm' de homfilo; ni en malhel' fidas amon de vi nin kasxas sub gxia flugilo. Vivigxas en vi malsatulo sur mont', tremantan kolombon vi savas; en vi sin trovas l'eterna vivfont', en vi nian lumon ni havas. El: //Monataj Informoj//, Silkeborg, n-ro 1, jan. 1949, 6-a jareldono. {{tag>kanto litero_ĉ dana notoj midi akordoj religia}}