====== Ĉio venas de l' nenio ====== ^Kantas|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart AMZEEV]]| ===== Teksto ===== Se vi sidas en silento Kaj trankvilas via spiro Malrapide flugas pensoj Kaj nenien vi rapidas Fermu la okulojn viajn Lasu sentojn liberiĝi kaj komprenu Ĉio venas de l' nenio Kaj foriras al malpleno. Kiam foje vi laciĝos De la kampo por prospero Kaj post longa peza tago Vi meditos pri libero Prenu manon en la mano Kaj aŭskultu la animon kaj komprenu Ĉio venas de l' nenio Kaj foriras al malpleno. Eble venos la momento Kiam lasos vin espero Kaj la vivo perdos sencon Ĉio estos en ĥimero Simple sidu en silento Trankviligu vian spiron kaj komprenu Ĉio venas de l' nenio Kaj foriras al malpleno. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.jomart.net/Textoj/Cio_venas.pdf {{tag>kanto litero_cx}}