====== Ĉion bonan, amik' ====== ^Teksto/Muziko|[[klari mikola|Klára MIKOLA]] - Laca [[László GARAMVÖLGYI]]| ^Kantas|[[Mikola - Garamvölgyi]]| ===== Teksto ===== Dankon, amiko, pro via ridet', kiun vi donis al mi sen pet', kaj mi ne komprenis, de kie venis la motiv', dankon, amiko, pro via vort', kiu donis al mi pli da fort' por forigi premojn kaj solvi la problemojn de la viv'. Dankon, amiko, pro via kunest', kiun ecx post la adiauxa fest' sentas mi — regas harmoni' en mia kor', dankon, amiko, pro via sent', kiu helpos min en strecxa moment', cxar gxi kun mi restos, ecx kiam vi estos mil kilometrojn for. Min akompanos via am' gxis la fino de mia voj', ni malproksimen iros jam, sed dauxre vivos nia gxoj'; vin akompanos mia am' gxis la fino de via voj', ni malproksimen iros jam, sed dauxre vivos nia gxoj'. Cxion bonan, amik' — alvenas la disigxo, cxion bonan, amik' — vivu en felicxo, cxion bonan, amik' — dankon pro via rido, gxis revido. {{tag>kanto litero_cx esperanto}}