====== Ĉirkaŭ la terminara tablo ====== ^Muziko|laŭ la dana melodio: "I skoven skulle være gilde!"| ^E-teksto|[[wpeo>]]Poul Thorsen| ^MIDI|{{:muziko:cxirkaux_la_terminara.mid}}| Notoj: Poul Thorsen sciis multegon pri fungoj, kaj li verkis multajn kantojn, novelojn kaj artikolojn pri la temo. Li (kaj lia edzino Roma) multfoje partoprenis en ekskursoj pri fungoj en- kaj eksterlande. ===== Teksto ===== En mezo de l'arbaro ni sidas dum parol' pri fungo-terminaro laux nomoj de l' popol' Cxirkaux la ronda tablo ni studas laux kapablo, kaj frapo de la klabo ./.admonas al la kapo. El micelio kreskas la stipo kun cxapel' koloroj pli atestas ol tuboj kaj lamel'. Vualo, velo, ringo aux lakto por distingo, kaj frapo de la klabo ./.admonas al la kapo. La poroj kaj la sporoj, la skvamoj kaj la sxlim' okupas nin dum horoj latina fakesprim'. Ne gravas la fetoro de galo kaj de kloro, kaj frapo de la klabo ./. admonas al la kapo. Mangxebla aux venena? Ne stultu pri gustum'! En Terminara Plena nenio pri konsum'. En fungo-ring' sorcxiste terminas ni persiste kaj frapo de la klubo ./.admonas al la kapo. {{tag>kanto litero_cx esperanto midi}}