====== Ĉiuj en la mondo ====== ^Teksto|[[Martin WIESE]]| ^Muziko|[[Martin WIESE]]| ^Kantas|[[Martin & la talpoj]]| ===== Teksto ===== Mi legis en la gazeto Pri tre stranga okazajx' Rivelo de fi-sekreto Sono de sxtelira pasx' Vagabondo en la granda kastel' Kaj diablo en la cxiel' Mi legis en la gazeto //Refreno:// >Kaj temas pri mi, temas pri vi >Temas pri nia kara viv' >Temas pri sxi, temas pri li >Temas pri cxiuj en la mondo Mi legis en la jxurnalo Pri alia granda sxok' Forigo de la vualo Fino de la orepok' Kamarado cxu vi dormis gxis nun Mi bedauxras, estas auxtun' Mi legis en la jxurnalo >//Refreno// Vortoj falas kiel pluv' Savu nin de la diluv' >//Refreno// Mi legis en la gazeto Pri tre stranga okazajx' Rivelo de fi-sekreto Sono de sxtelira pasx' Kamarado cxu vi dormis gxis nun Mi bedauxras, estas auxtun' Mi legis en la jxurnalo >//Refreno// {{tag>kanto litero_cx esperanto roko}}