====== Ĉu plu? ====== ^Muziko|[[Ilja KALINNIKOV]]| ^Esperanta teksto|[[Svetozar LAŜIN]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|[[Visokosnij god]]| ^Originala teksto|[[Ilja KALINNIKOV]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>3wweq_3Uh-4}} La viroj ŝutas monon - tias la printemp-influ'. Ne povas sinkontrole agi kaj paroli plu. Hezitas kvazaŭ knaboj pri la unua paŝ' Kaj mallumo restas plej timiga aĵ'. //Refreno:// >Ĉu plu? Ĉu ne? Ĉu la sama ard' en l' okul'? >Ĉu plu? Ĉu ne? La tempo perfide rapidas. >Ĉiam pli rare ni rekonas nin en spegul' >Kaj unu la alian revidas. Numerojn niajn eksajn oni vokas sen util'. Per farboj kaj la suno trompis nin april'. Nin portas hejmen nokte lasta tramo aŭ taksi' Ebriajn pro la nova ampasi'. >Refreno Laŭ milmiljara sperto iu reproduktis nin. Nin konsistigas vodko kaj barel' da nikotin'. Ŝanĝinte ĉion kontraŭ mon' kaj revoj pri l' futur', Ni estis nura ŝerco de l' natur'. >Refreno ===== Eksteraj ligoj ===== https://www.youtube.com/watch?v=3wweq_3Uh-4 -- la originala kanto {{tag>kanto litero_cx rusa filmo}}