====== Ĉu vi kontentas? ====== ^Teksto|Tomas FREJARÖ| ^Muziko|[[La Perdita Generacio]]| ^Gitarsolajxo|Magnus PERSSON| ^Kantas|[[La Perdita Generacio]] (Anna, Hendjo, Tomio & Karin)| Cxi kanto ricevis la unuan premion en "Kanto de la jaro" 2014 ===== Teksto ===== {{ youtube>yA68B0grCBY}} 1. Ĉu vi kontentas Pri via vivo Ĉu vi esperas Je pli ol trairo Ĉu vi kontentas Ĉu vi daŭre deziras Malmencieblaĵojn Ĉu daŭre vi miras //Refreno:// >Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu >Ĉu vi konsentas: por viv 'postuliĝas de vi kontribu' >Ĉu vi iel forgesis >Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil' >Ĉu inter memor' kaj esplor' vi elektis selekti barilojn >Ĉu vere necesas ...? Ĉu vi kontentas Pri via domo En via lito Pri via nomo Ĉu vi kontentas Ĉu pri via aĝo aŭ ĉu vi batalas Ĉiutage kontraŭ via vizaĝo >//Refreno// Ĉu vi sukcesis Ĉu vi suprengrimpetis La unuan orgasmon Ĉu vi neniam ripetis Ĉu vi la mondon akceptis Ĉu vi antaŭenklinas Okulvitropurigado Ĉu neniam finiĝas >//Refreno// Ponto 1: Ĉu vi malkontentas Ĉu vi vidas makulojn Ĉu por vi la homaro Ŝajnas ar 'da stultuloj Ĉu vi kolektas aŭ vin ĉu la arĝento Ĉu vi ŝatus kontroli Ĉie kaj ĉiun momenton Ĉu konstruis vi turon El hommanoj kaj kruroj Ĉu vi kontentos Se postlasos vi ŝpurojn //Refreno 2//: >Ĉu vi kontentos postmorgaŭ ne nur >Ĉu vi konstruontus la sunon sed dronis en maloportun' >Ĉu vi iel konfesus >Ĉu vi kaptiĝis de via komfort' >Ĉu via laboro portas oron aŭ ploron aŭ tro fruan morton >Ĉu vere necesas ...? Ponto 2: Ĉu vi ektimas Kiam silentas Kiam ekfulmas Kiam torentas Ĉu vi kontentas Lunde matene Ĉu vi rekomencas kun- aŭ senpene Ĉu vi kontentas Ĉu vi verkas poemojn Kiel iame Kiam vi havis problemojn //Refreno 3:// >Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu >Ĉu vi konsentas: por viv' >postuliĝas de vi kontribu' >Ĉu vi iel forgesis >Ĉu vi kaptiĝis de via komfort' >Ĉu via laboro portas oron aŭ ploron aŭ tro fruan morton >Ĉu vere necesas ...? Ĉu vi kontentas Sub ĉielo ruĝnuba Ĉu vi daŭre aŭskultas Foje preĝistojn sendubajn Ĉu por vi daŭre gravas Ĉu la akvo kreskiĝos aŭ ĉu l 'homara sonĝi bela Kiel iam efektiviĝos {{tag>kanto litero_CX filmo}}